TEJO serĉas partnerojn por novaj Erasmus+ projektoj

www.tejo.org/tejo-sercas-partnerojn-por-novaj-erasmus-projektoj/ Projekto Muzikalo En 2022 lanĉiĝas projekto por krei muzikalon en Esperanto, per Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Ĉiuj entuziasmuloj povas aliĝi al la teamo!Oni serĉas homojn por la skriptverka teamo kaj homojn kun prefere profesia sperto pri reĝisorado, dancinstruado, scenejkreado, aktorado, kantado, dancado. Babilu pri la muzikalo en Telegramo ĉe t.me/projektomuzikalo.

Kiel kunlabori kun la retradio

Verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio en la Esperanta Retadio:https://esperantaretradio.blogspot.com/2021/06/kiel-kunlabori-kun-la-retradio.html “Mi scivolis, kiel oni laboras en la retradio. Kiam Anton kontentiĝis kun mia voĉo dum konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, mi kun mia proksima kolego provis sendi la unuan artikolon. Ĝi estis bone akceptita. Sed mia kolego ne havis plu tempon por helpi teknike. Mi …

Urba biciklado

Interesan kaj vigligan kontribuon por evitado de karbondioksido kaj aliaj enaerigoj donis peranto en la Esperanta Retradio: Bicikloj preferindas. La retejo Stadtradeln.de estas ne nur en la germana, sed ankaŭ en la angla (city-cycling.org), franca (ville-en-selle.org), hispana (biciudad.online) kaj la portugala (pedalacidade.net). Tio ja estas jam iom. Ĉu eble BEMI aŭ similaj biciklistaj grupoj emas …

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio – ĉu revigligebla?

Henri Masson skribis en Facebook: “Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio. Tiu asocio aperas sur paĝo de la retejo de UEA sed fakte ĝi ne plu funkcias: eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_Esperanto-asocioj#Internacia_Agrikultura_Esperanto-Asocio.La fondinto mortis kaj iam mi mem rilatis kun s-ro Trezoro Huang Yinbao​, kiu estis ĝia ĝenerala sekretario. Pro manko de intereso flanke de la esperantistaro kaj tro peza laboro, li …

Propono krei “Enretan distancan “Esperantan Universitaton”

Adam ENG (Malajzio) proponas lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Kio estas tio? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. La sola duondistanca universitata kurso en Esperanto, tiu pri Interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickeiwicz (ESF – subtenu: http://esperantic.org/amu), kvankam …