t.me

Telegram estas vaste uzata tujmesaĝilo. La ĉefa retejo por Esperantoparolantoj estas telegramo.org. En ĝi estas du listoj: grupoj kaj kanaloj. En mia Esperanto-ligilaro estas parto kiu temas pri “ekhavi amikojn”. Tie estas multaj pliaj ligiloj, kiuj ne estas listigitaj en telegramo.org. Se vi konas pliajn grupojn/kanalojn kiuj aperu en mia listo, bonvolu sendi ilin al …

Arbarokultivado en Tanzanio

Nia samideano Sylivester Nyinyimbe, kulturisto de arbidoj, proksime de Bunda, Tanzanio, volas uzi la florojn sur liaj kampoj kaj en proksimeco por produkti mielon. Li bezonas subtenon (ĝis 1000 $) por la komencaj investoj. Vi povas subteni lin al la UEA-konto de AVE: avex-z Se vi ne povas transpagi al UEA-konto aŭ volas scii pli, …

Ni disponigu Esperanton ankaŭ por Svahila-parolantoj

Respondeculo pri la projekto:Nomoj: Espoir NGOMA KASATIFizika adreso: Gongo la mboto, Dar-es-alaam/ TanzanioTelefonnumero: +255 687543367Retadresoj: espoirkasati{ĉe}gmail.com; espoirnakivula{ĉe}gmail.com PRISKRIBO DE LA PROJEKTO Celoj Por vivteni la instruadon de Esperanto kaj garantii ĝian ĉiutagan uzadon per Svahila-parolantoj, mi bezonas havi eblecon kiu povas garantii la retan instruadon de Esperanto disponebla por Svahila-parolantoj. Fakte la ĉeesta instruado estas …

EU-eko-projekto

Peter Baláž: Estimataj – eble iu inter vi interesiĝus (aŭ konus iun, kiu povus – tiam bv. plusendi la informon). Mi volus demandi pri unu eta EU-eko-projekto, kiun ni (E@I) planas venontjare realigi. Temus pri “EkoKviz” (www.ekokviz.eu) – ĉijare ni lanĉis ĝin en la slovaka, por nia enlanda publiko. Ĝi havas sufiĉe bonan rezulton (jam …

Twitch

Johannes sukcesis arigi pi ol 800 uzantojn en Mia Vivo kaj afiŝis en la tiea grupo Movado: “Nun estas peto por aldoni Esperantan etikedon sur Tviĉo (Twitch).” Se vi scipovas la anglan… Add Esperanto tag: https://twitch.uservoice.com/forums/310210-discover/suggestions/43731207-add-esperanto-tag Por pliaj informoj pri Twitch en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Twitch

Zorgado pri Esperanto-bibliotekoj

Roland Rotsaert funkciigas Google-group-forumon “Bibliotekoj”: “Ĉi tiu forumo estas ligilo tra kiu respondeculoj de Esperanto-bibliotekoj kaj aliaj interesitoj povas interŝanĝi informojn, ideojn, ktp.” Jen la ligilo: groups.google.com/g/bibliotekoj kaj priskribo: “Diskutforumo por esperanto-bibliotekistoj, kreita dum la UK en Kopenhago, 2011. Celo estas plifaciligi la kontaktojn inter Esperanto-bibliotekoj kaj -arĥivoj. Unua projekto estis dissendo de demandaro al …