https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kunlaboraĵo_de_la_semajno En ĉiu semajno estu elektata Kunlaboraĵo de la semajno. Tio estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusi …
Kategoriaj arkivoj:helpo petata
Studio «Stelaro» tradukas filmojn por vi
La studio «Stelaro» promesas: “Ni plimultigas enhavon en Esperanto. Por esperantistoj kaj ne nur.” La ok teamanoj prezentas sin: studiostelaro.wordpress.com/teamo. Interese estas la filmetaro de la Eterna Krokodilanto kaj de la Studio Stelaro.
Eŭropa Bulteno
Serĉata: jaro 2003, n-roj 22 kaj 23 ALVOKO de la Heredaĵbiblioteko en Antverpeno – Esperanto-sekcioĈu iu inter vi havas kopion de la reta revuoEŬROPA BULTENO jaro 2003, n-roj 22 kaj 23. Dankon. Vi povas rekontakti min per www.miavivo.net/profilo/bruselo/. www.europo.eu/ge/euhropa-bulteno
Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto
Betty Chatterjee havas anonceton ĉi tie kaj plu invitas partopreni en la kampanjo arigi Esperantistojn kiel pruntedonantoj per anonceto en Facebook:“Alvoko NUR al tiuj, kiuj estas aŭ volus esti KONTRIBUANTOJ al la mikrokredita organizo KIVA. Ni estas 65 esperantistaj pruntodonantoj kaj membroj de la la teamo Esperanto ĉe KIVA. Ĉu ni helpas esperantistajn pruntoprenantojn? La …
Daŭrigi legadon “Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto”
Asocio Nova Familio
Augustin KAKOZWA kreis grupon en Mia Vivo: www.miavivo.net/grupoj/asocio-nova-familio/ Ekzistas pluraj retejoj, kiuj invitas al kunfarado: www.ipernity.com/blog/32119/4732366, www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo, www.facebook.com/AsocioNovaFamilio, notinghamo.wordpress.com/2020/10/06/georfoj-en-kongolando-tomanjo
Vi povas pozitive influi la mondon!
option.news estas la idealisma novaĵkomunumo por pozitivaj alternativoj, daŭripovo kaj civila socio. Jen VI verkas la novaĵojn kaj donas valorajn impulsojn en la interreto – tutmondaj kaj tradukitaj al 104 lingvoj. Aliĝu nun: Nur registru vin kaj afiŝu.
“forki” per GitHub
“La reta sistemo de Pasporta Servo estas libera programaro publike evoluata en GitHub. Viaj programadaj spertoj utilas – forku nin!” Atentu, GitHub estas en la angla.
Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo”
Mireille Grosjean alvokas kontribui al la disvastigo de ‘Leciono pri Esperanto’ en via lingvo. Nur 14 paĝoj. www.ilei.info => agadoj => projektoj; tie estas ĉio pri “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo” en la lingvoj Esperanto, franca kaj angla. Kompleta materialo por prezento de Esperanto fare de iu persono, ne nepre esperantisto. …
Daŭrigi legadon “Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo””
Tradukpropono al parolantoj de la araba kaj azerbajĝana.
Oni serĉas kunlaborantojn por traduki la retejon Lernu! al la araba kaj azerbajĝana. lernu.net/ru/kunlaboro
Artista datumbanko artista.ikso.net en serĉo de komputosciencisto
Ĝis nun (dec. 2020) ankoraŭ ne eblis aktualigi la datumbankon (nova retejo ktp) pri viva Esperanto-kulturo kaj arto, pro manko de homfortoj kaj teknika kapablo por mastrumi kaj disvolvi la artistan datumbankon en nova aktuala sistemo (libervole kaj volontule ĉar mankas buĝeto). En ĝi troviĝas datumoj, sed multaj jam malnovas kaj necesus ĝisdatigi multajn. Interesatoj kontaktu Flo ĉe EURROKA …
Daŭrigi legadon “Artista datumbanko artista.ikso.net en serĉo de komputosciencisto”