Augustin KAKOZWA kreis grupon en Mia Vivo: www.miavivo.net/grupoj/asocio-nova-familio/
Ekzistas pluraj retejoj, kiuj invitas al kunfarado: www.ipernity.com/blog/32119/4732366, www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo, www.facebook.com/AsocioNovaFamilio, notinghamo.wordpress.com/2020/10/06/georfoj-en-kongolando-tomanjo
Saluton gekaraj, pardonu se mi ĝenas vin. Ni urĝe bezonas helpon: Orfino de nia Asocio Nova Familio grave malsanas. Se vi iel povas helpi (kaj disvastigi la informon), jen meŝaĝo el Goma:
,,Malgraŭ la sensekureco kiun ni travivas en nia urbo Goma, mi ĵus revenis ĉi-nokto el la hospitalo, kien mi akompanis la 11jaran Shekinah, unu el la prizorgata georfoj niaj, kiu malsanas, ĉar mi ricevis alvokon de ŝia gastpatrino. Do ekde nun ŝi ricevas kuracadon tie kie ŝi enhospitaliĝis: Ŝi suferas je ventrodoloro, malario, tifa febro, diareo, vomado kaj mankas apetito.
Ni ĝojus se vi povus helpi por ke ni pagu la malsanulejon kaj la kuracilojn. Grandan antaŭdankon pro via helpo.
Samideane Augustin” Vi povas sendi monon al mia PayPal-konto ĉe betti.jes@gmail.com kun rimarko „georfoj“ aŭ al germana bankkonto (por la kontodatoj skribu al orfojkongo@gmail.com) Koran dankon!