Kunlabori en eŭropa komisiono

Karaj loĝantoj en Eŭropo, se vi opinias, ke Esperanto en Eŭropo devas ne malaperi, bonvolu kunlabori kun la eŭropa komisiono de UEA/EEU/EDE, kiuj komencas starigi siajn planojn por la venonta labor-jaro laŭ tri eroj:
– informado pri Esperanto al neesperantistoj,
– instruado al komencantoj,
– utiligado de Esperanto.
Por komenci bonvolu nur aliĝi al la listo europaj-aktivuloj-por-esperanto@groups.io per simpla senteksta mesaĝo al europaj-aktivuloj-por-esperanto+subscribe@groups.io

Por la eŭropa komisiono de UEA/EEU/EDE
Renato Corsetti

Vidu ankaŭ: uea.org/vikio/Eŭropa_Komisiono_(EKU)

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *