Informiloj pri festotagoj (plurlingve)

ZPI – informoj, kvizo kaj alvoko

La labor-grupo “zorgantoj pri informado” de UEA estis starigita en la tempo de la estrarano Emilio Cid kaj daŭrigita nun sub la gvido de la nuna estrarano pri informado, So Jinsu.

Ni produktas informilojn. La bazaj informiloj en pluraj lingvaj versioj estas videblaj kaj elŝuteblaj en uea.org/teko/varbiloj.

Afiŝoj pri pluraj festendaj tagoj estas videblaj en https://espereto.com/informiloj/.

Aldone al tio ni funkciigas alian liston por reprezentantoj de landaj asocioj, tra kiu fluas la komunikoj de UEA por apartaj okazoj destinitaj esti tradukitaj al naciaj lingvoj kaj senditaj al nacilingvaj informkanaloj. Kvankam la reprezentantoj de landaj asocioj estas dudeko, tamen la informa servo al neesperantistaj komunikiloj funkcias glate nur en kelkaj landoj. Ni tenas vivanta la ideon, ke varbado de neesperantistoj estas la plej grava kaj plej esenca tasko por asocio.

ZPI markas kvar konstantajn datrevenojn, por kiuj ĝi produktas afiŝojn destinitajn por tradukado al multaj naciaj lingvoj por uzo en enlandaj kampanjoj kaj kun la gazetaro. La EKO-komunikoj ĉiam raportas pri tiuj afiŝoj. Jen la kvar regulaj datrevenoj:

v Tago de gepatraj lingvoj (februaro)

v Esperanto-tago (julio)

v Tago de eŭropaj lingvoj (septembro)

v Zamenhofa tago (decembro)

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *