Lernolibrojn al lernantoj en la sudo!

Se vi volas, ke lernolibroj pri Esperanto vojaĝu de la nordo de la mondo, kie oni produktas ilin, al homoj, kiuj volas lerni Esperanton en la sudo, simple sendu monan helpon por tio al la konto de ILEI ĉe UEA, ilek-a, kun la indiko ‘lernolibrojn al lernantoj!’ AmikeRenato Corsetti (renato{ĉe}esperanto.org)groups.io/g/espned/message/162 Simila alvoko estas en groups.io/g/uea-membroj/message/4315.

Propono pri tradukado de interkultura eduka libreto

La libreto “Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado” de Przemysław Paweł Grzybowski estas interkultura libreto, konsistante el kolekto de rakontoj pri diversaj personoj, kiuj pro variaj kialoj en sia medio diferencas de la plimulto de la homoj kaj pro tio estas perceptataj kiel strangaj, malkompreneblaj, eĉ danĝeraj. Ĝi estis originale verkita en la pola …

Ĉu eblas kulturcentro por la paco?

Amir aĉetis iaman hotelon en Herzberg, Germanio, kaj deziris realigi el ĝi kulturcentron: Traduko: La de post Majo 2008 malplena hotel-restoracio “Ora Cervo” en la Hindenburgstrato en Herzberg estas vendita. Posedanto estas la iranano Seyed A. Mir Javadi, kiu tamen loĝas en Vieno kaj deziras provizore uzi ĝin por privataj celoj. Estonte la inĝeniero havas …

Tubaro

Tubaro estas esperanta retejo por filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj kolektas tiajn filmetojn kaj afiŝas ilin ĉe la ĉefpaĝo. Momente Tubaro subtenas nur YouTube kiel fonton por la filmetoj. eo.wikipedia.org/wiki/Tubaro Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. tubaro.aperu.net/kiel-helpi/

Subtenu agadon de EVAA

Saluton karaj gesamideanoj! Nome de EVAA-DRK, mi informas vin ke la 5an de novembro 2022, ni planas organizi debatan konferencon kun la temo: “LA EKZISTO KAJ LA GRAVECO DE ESPERANTO EN VIRINA GRUPO”.  La celo de tiu evento estas “ALLOGI HOMOJN AL NIA MOVADO kaj VIVIGI LA GRUPON”. Por allogi homojn al nia movado, ni …

Helpu ĉesigi la militon!

Nadia skribis: Mi nun estas en Moskvo, en Rusujo, sed mi naskiĝis en Ukrainio, kaj mi ofte vizitas Ukrainion, ĉi tiu estas mia patrujo. Miaj patrino kaj frato kaj plej proksimaj amikoj loĝas en la ukraina urbo Ĥarkov. Kaj nun ni havas grandan problemon ĉar bomboj kaj obusoj falas sur pacajn domojn. Miaj ukrainoj telefonas …

Esperanto Plus en Afriko

Esperanto Plus estas modesta asocio kiu celas kunigi homojn kiuj kotizante po 10€/monate por subteni ĉu individuon ĉu grupeton da esperantistoj en Afriko, kie akras la malfacilaĵoj. Nuntempe, ni subtenas nur 3 esperantistojn (Togolando, Malagasio, Kongolando RDC) kaj grupeton de 3 personoj en Tanzanio. Ni bezonas pli da subtenantoj por ĉu kompleti la grupojn, ĉu …