Serĉata: jaro 2003, n-roj 22 kaj 23 ALVOKO de la Heredaĵbiblioteko en Antverpeno – Esperanto-sekcioĈu iu inter vi havas kopion de la reta revuoEŬROPA BULTENO jaro 2003, n-roj 22 kaj 23. Dankon. Vi povas rekontakti min per www.miavivo.net/profilo/bruselo/. www.europo.eu/ge/euhropa-bulteno
Kategoriaj arkivoj:helpo petata
Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto
Betty Chatterjee havas anonceton ĉi tie kaj plu invitas partopreni en la kampanjo arigi Esperantistojn kiel pruntedonantoj per anonceto en Facebook:“Alvoko NUR al tiuj, kiuj estas aŭ volus esti KONTRIBUANTOJ al la mikrokredita organizo KIVA. Ni estas 65 esperantistaj pruntodonantoj kaj membroj de la la teamo Esperanto ĉe KIVA. Ĉu ni helpas esperantistajn pruntoprenantojn? La …
Daŭrigi legadon “Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto”
Asocio Nova Familio
Augustin KAKOZWA kreis grupon en Mia Vivo: www.miavivo.net/grupoj/asocio-nova-familio/ Ekzistas pluraj retejoj, kiuj invitas al kunfarado: www.ipernity.com/blog/32119/4732366, www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo, www.facebook.com/AsocioNovaFamilio, notinghamo.wordpress.com/2020/10/06/georfoj-en-kongolando-tomanjo
Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo”
Mireille Grosjean alvokas kontribui al la disvastigo de ‘Leciono pri Esperanto’ en via lingvo. Nur 14 paĝoj. www.ilei.info => agadoj => projektoj; tie estas ĉio pri “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo” en la lingvoj Esperanto, franca kaj angla. Kompleta materialo por prezento de Esperanto fare de iu persono, ne nepre esperantisto. …
Daŭrigi legadon “Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo””
Tradukantoj bezonataj por fintraduki lernu.net al la araba
https://lernu.net/kunlaboro?hl=arhttps://lernu.net/kunlaboro?hl=eohttps://lernu.net/kunlaboro?hl=en Eble iuj inter vi disvastigu tiun ĉi informon en • eo-diskutgrupo pri mezoriento• en la araba kaj la angla en retejoj de internaciaj lernejoj por lerni la araban kiel ekzemple IH Cairo.
Artista datumbanko artista.ikso.net en serĉo de komputosciencisto
Ĝis nun (dec. 2020) ankoraŭ ne eblis aktualigi la datumbankon (nova retejo ktp) pri viva Esperanto-kulturo kaj arto, pro manko de homfortoj kaj teknika kapablo por mastrumi kaj disvolvi la artistan datumbankon en nova aktuala sistemo (libervole kaj volontule ĉar mankas buĝeto). Retejo: artista.ikso.net
BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn
La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: …
Tutmonda Arbo-plantado
Plantu aŭ plantigu arbon en via loĝregiono aŭ okaze de iu evento; sendu fotojn kaj informojn de tiu agado al Fernando Maia Jr., Normand Fleury kaj al la redakcio de la revuo Esperanto.
Gvidi revon al kunfarado
Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion …
Traduki de Esperanto al via regata lingvo
Ni, kiuj en Hungario zorgas pri la heredaĵoj de János Rózsás, ŝatus havi tradukojn en pliaj lingvoj de lia teksto (maks. 3 paĝoj en formato A4), en kiu temas pri lia 21-a naskiĝtago en GULAG, tiu kruela loko en kiu li travivis grandajn suferojn kune kun milionoj da homoj. TRADUKPETO: Ĉu vi pretas traduki al …
