Invitu al aktivado por diskonigi Esperanton

Andreas: Lastatempe aperis en retforumoj diversaj ideoj por diskonigi Esperanton,ekz. Esperantigi retejon de politika partio, verdigi la Snapmapon, afiŝiŝildon “ESPERANTO PAROLATA” kaj subteni proponojn enkonduki Esperanto-kursojnĉe Babbel. Mi kompilis tiajn ideojn en Github-gisto. Al ĝi vi povas aldoniinvitojn por diskonigi Esperanton, eĉ sen registriĝo ĉe Github, nomeper la retformularo menciita en listero n-ro 1 enhttps://gist.github.com/AndreasKueck/2b4c50377ac94ac484705a5baecdc15e

Kunlabori en la teamo de Monato

Ĉu via lingvokono estas tre bona kaj ĉu vi estas precizema? Ĉu vi deziras kunlabori en la teamo de unu el la plej viglaj, legataj kaj pridiskutataj revuoj? Monato ankoraŭ serĉas personojn, kiuj pretas aliĝi al ĝia skipo de lingvaj reviziantoj. La tasko de reviziantoj estas trovi lingvajn erarojn (ekz. „la malbonan frato”) kaj komposterarojn …

EsKu

EsKu – Esperanto-Kulturo – inkluzivas filmetojn rilatantajn al diversaj aspektoj de la Esperanta Kulturo, ambaŭ historiaj kaj nuntempaj. www.youtube.com/c/EskuEsperantoKulturo • EsKu – Esperanto-Kulturo – estas lanĉita • podkasta.net/index.php?podcast=esku • eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-kulturo

Tubaro

Tubaro estas esperanta retejo por filmetoj en Esperanto kaj pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj kolektas tiajn filmetojn kaj afiŝas ilin ĉe la ĉefpaĝo. Momente Tubaro subtenas nur YouTube kiel fonton por la filmetoj. eo.wikipedia.org/wiki/Tubaro Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. tubaro.aperu.net/kiel-helpi/