Kiel realigi Esperantan Distancan Universitaton (EDU)? Adam ENG el Malajzio, ege aktiva blogisto, klopodas (iom vane) akiri subtenon por realigi lian revon pri tia reteja universitato. Ĉu eble vi havas konsilon por li?Esploru tiucele lian blogon tiurilate:jespako.blogspot.com/2021/03/esperanta-universitato-povas-realigi-en_31.html
Kategoriaj arkivoj:instigoj
Arte pentri en Mia Vivo
Bonvenon en mia galerio!Se vi ŝatas pentrarton ni estas en la bona loko por interŝanĝi ideojn pri ĉiuj manieroj krei bildojn. www.miavivo.net/grupoj/arte-pentri/ – www.yanpetro-kavlan.fr/426300272
Propono krei interretan distancan “Esperantan Universitaton”
Adam ENG (Malajzio) proponis depost pluraj jaroj lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Intertempe li kabeis post konstato ke ŝajne neniu progreso okazis intertempe. Pri kio temas? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. Tiu Esperanta Universitato estus distanca universitato. …
Daŭrigi legadon “Propono krei interretan distancan “Esperantan Universitaton””
BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn
La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: …
Afiŝoj uzeblaj en informado pri Esperanto
Henri Masson (Francio) pretigis afiŝo-serion (almenaŭ 50 bildoj) facile dissendebla kaj disvastigebla en la sociaj retejoj. Eblas uzi ilin unuope aŭ plurope. Temas pri faktoj el la historio de Esperanto, eventoj, famuloj kiuj parolis aŭ subtenis ĝin, aplikaĵoj, ktp : http://www.ipernity.com/doc/32119/album/1257492 Tio estas farebla ĉie kie estas aktivulo, grupo, asocio. Eblus fari milojn ĝis la …
Tutmonda Arbo-plantado
Plantu aŭ plantigu arbon en via loĝregiono aŭ okaze de iu evento; sendu fotojn kaj informojn de tiu agado al Fernando Maia Jr., Normand Fleury kaj al la redakcio de la revuo Esperanto.
Ĉu Esperantistoj volas kapti oportunon ĉe multlingva informejo pri la naturmedio?
MONGABAY estas neprofitcela novaĵservo pri konservado kaj medioscienco kun monata legantaro de pli ol 10 milionoj da homoj. Ĝi havas du sekciojn, pagan kaj volontulan. Centoj da volontulaj tradukistoj helpas en la misio provizi altkvalitajn novaĵojn kaj informojn al homoj tra la mondo. Ĉi tiu retejo de sindonemaj volontuloj pligrandigas la efikon de la laboro por Mongabay. Mongabay …
Daŭrigi legadon “Ĉu Esperantistoj volas kapti oportunon ĉe multlingva informejo pri la naturmedio?”
Informilo por Interlingvistoj
Esperanto-studoj, sciencaj esploroj pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj, kunvenoj pri ĉi tiuj temoj, bibliografiaj indikoj pri aperintaj libroj aŭ artikoloj de vi aŭ de viaj konatoj en kiu ajn lingvo estas tre bonvenaj ĉe la redaktanto de la Informilo por Interlingvistoj*, Angela Tellier, angela.tellier{ĉe}esperantic.org. Ĝi estis iniciatita de la karmemora Detlev Blanke kaj servas nian komunumon …
Gvidi revon al kunfarado
Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion …
17 Celoj por Daŭripova Evoluigo
Interesaj aktivaĵoj en kiuj esperantistoj kaj Esperanto-asocioj ankaŭ povas partopreni kaj engaĝiĝi estas la Monda Tago de Akvo (22-a de Marto) kaj la Monda Tago de Necesujo (19-a de Novembro), kies celoj estas videbligi la gravecon de tiuj temoj. Libro de pli ol 100 paĝoj estas senpage alirebla (PDF).
