Pri la kunfarejo

eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_kunfarejo

Por respondi al kunfarproponoj vi kontaktu laŭ la unuopaj anoncetoj!

Retleteradreso se vi deziras anonceton por via afero: info@kunfarejo.org

Se vi serĉas korespondamikojn: eo.wikipedia.org/wiki/Koresponda_Servo_Mondskala

eventaservo.org

En ĉi tiu retejo vi trovos ekzemplojn per kiuj esperantistoj proponas komune kreive kaj kulture agadi. Sekvu iliajn proponojn, lasu vin inspiri. Se vi deziras inviti aliajn esperantistojn kunfari pri via projekto, vi povas havi anonceton por tio de Frank Merla. Plej bone estus, se vi mem enmetus vian projekton; Frank volonte donos al vi skribrajton. Se bezone, li faros anonceton por vi. Ceteraj kunfarantoj: Françoise, Hermano, Jannick, Renato kaj Yanpetro.

Se vi preferas sekvi la novajn anoncetojn ne per RSS, vi povas partopreni en la Telegram-grupo t.me/kunfarejo. Momente envenas fuŝabonantoj por RSS kiujn mi forigas. Se mi erare forigas vian abonon bonvolu kontakti min por ke mi ne forigu vian abonon.

Por pli vasta konigado pluraj anoncetoj aperas en Mia Vivo, LinkedIn, Twitter, Facebook kaj Medium. Vi kore estas invitita al groups.io/g/frali.

Kion fari, se iu petas vin pri kunfarado? Kunfaru aŭ ne. Ĉiuokaze informu la petinton pri la ebloj en la Esperanta Kunfarejo!

Plej nova anonceto: Judith Meyer kandidatas en Germanujo por la eŭropaj elektoj

Listo de afiŝoj laŭ sinsekvo

Aliĝu al la konversacio

8 komentoj

  1. Mi opinias, ke homoj kiel Frank Merla estas nemalhaveblaj perantoj inter aktivuloj kaj la mondvasta familio de gesamideanoj. Tiel multaj el ili povas malkovri la rezultojn de vere aktivaj asocioj kiel Esperanto-Numismatiko Asocio! Dankon, Frank!

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *