- Ĉu vi volas publikigi vian podkaston?
- Ĉu vi volas publikigi alian podkaston, kiun vi ŝatas?
podkasta.net/aligxu.php?podcast=laboren

podkasta.net/aligxu.php?podcast=laboren


Ĉu via lingvokono estas tre bona kaj ĉu vi estas precizema? Ĉu vi deziras kunlabori en la teamo de unu el la plej viglaj, legataj kaj pridiskutataj revuoj? Monato ankoraŭ serĉas personojn, kiuj pretas aliĝi al ĝia skipo de lingvaj reviziantoj.
La tasko de reviziantoj estas trovi lingvajn erarojn (ekz. „la malbonan frato”) kaj komposterarojn (ekz. „Espernato”) kaj komuniki la erarojn al la eldonejo de Monato. Principe ilia tasko ne estas trovi enhavajn erarojn (ekz. „Churchill estis la unua usona prezidanto”). Se tamen ili rimarkas tiajn, estas kompreneble bonvene mencii ilin.
Ĉu vi interesiĝas? Sendu koncizan sinprezenton al chefredaktoro{ĉe}monato.be kaj eble post kelkaj monatoj via nomo aperos en la kolofono de la magazino!

Estimataj,
Duolingo planas kaŝi siajn esperanto-kursojn kiuj celas uzantojn de la Hispana, Franca kaj Portugala. Bonvolu subskribi petskribon kontraŭ tio: www.change.org/p/for-the-duolingo-esperanto-courses-por-la-esperanto-kursoj!
ĝis, Ronaldo N

Preskaŭ duono de la studentoj de universitata profesoro utiligas la socian retejon Snapchat. Kiel ankaŭ per ĝi oni povas informi pri Esperanto, tion proponas jena blogero de Andreas:
medium.com/westphoenizier/per-snapchat-informi-pri-esperanto-11f84abe49c5.

Polyglot Gathering publikigas la prelegojn pri la plurlingvaj kunvenoj en jutuba kanalo. Ni ŝatus plibonigi la alireblon de la filmetoj permesante al la surdaj, malbone aŭdantaj spektantoj aŭ tiuj kiuj parolas aliajn lingvojn plene ĝui la mirindan enhavon de la filmetoj, kiujn ni publikigas en nia jutuba kanalo. Plurajn tiajn prelegojn faris esperantistoj aŭ estas jam en Esperanto, ekzemple tiu de Rakoen Maertens vere meritas subtekstojn en Esperanto: “Esperanto and the United Nations: Challenges on Language and Cultures of the World“.
Laste sed ne balaste, elŝutu la subtekstan dosieron en la formato VTT kaj retpoŝtu al ni ĉe subtitles@polyglotgathering.com kun la dosiero kiel aldonaĵo, aŭ donu la ligilon al tiu dosiero en via preferata dosiera translokigilo (GoogleDrive, Dropbox, WeTransfer …). Ni tiam aldonos viajn subtekstojn al la jutuba filmeto. Dankon!
Ĉi tio povus ŝajni iom tro inĝenierita… Estas! Vi vidas, antaŭe ĝi estis multe pli simpla, sed en septembro 2020, Google forigis la “Community Contributions” (Kontribuoj de uzantoj). Rigardu la deklarojn de Google ĉi tie kaj ĉi tie por pliaj informoj. En iu momento en la estonto nova sistemo “Trusted Captioner” estos integrata al YouTube, kiun ni eble uzos post kiam la detaloj kaj la funkciado estos pretaj. Ĝis tiam, la plej bona opcio, kiun ni trovis, estas uzi Amara kaj permane sendi la VTT-dosierojn.
Se vi havas demandojn, ne hezitu sciigi nin ĉe subtitles@polyglotgathering.com.

T-Ĉemizoj en Esperanto. Jes, sed kiom da estas mojosaj aŭ elradias atenton al tutmonda parolantaro?
Eble jena parolnubo inspiru niajn esperantistajn produktantojn?

Fonto kaj pliaj informoj: ESPERANTO LINGVO INTER LINGVOJ.
KIAL MULTALFABETE KAJ MULTLINGVE ? (PDF)
Bonvolu diskuti kun mi kaj aliaj en MIAVIVO.net: www.miavivo.net/?status/101-101-1682538837/
Karaj gesamideanoj!
Antaŭ nelonge mi transpaŝis iun ideon, kiun mi ekvolis pripensi pli kaj eble fari retejon surbaze de tiu ideo. Eble iu de vi scias, ke @Tatjana_3472 startis Telegram-grupon por lerni Esperanton tra traduko kaj komento de mallongaj tekstoj (https://t.me/+TIjKuGV5DIRmY2Qy). Mi tuj havis la ideon ke mi povas krei retejon surbaze de tiu metodo kun iu taŭga strukturo/programaro. Mi pensis pri tiu ideo dum iom da tempo, kaj finfine akiris klaran bildon pri kiel la retejo povas aspekti, kiun strukturon ĝi havu en servilo, kion indas programi. Nun mi jam pretas komenci programi, kaj peparis mallongan antaŭpriskribon de la estonta retejo, vidu aldonitan. Se iu de samideanoj ekinteresiĝos pri la projekto, mi ĉiam pretas pridiskuti io ajn: kunlaboro, programado, aldono de materialoj, traduko en aliaj lingvoj (retejo havos multilingvajn eblecojn). Ĉiuj demandoj kaj komentoj estas bonvenaj!
Bonvolu kontakti min (Andreo) per la adreso notita en la aldonita klariga pdf-dokumento.

www.tejo.org/es/agadoj/reklamu-vian-agadon/
Ĉu vi faras ion interesan per Esperanto? Ĉu vi kreas ion bonegan, sed bezonas iom da helpo? Ĉu via arto bezonas pli grandan scenejon? TEJO povas helpi vin!
Komerco kaj ekonomio en Esperanto – IKEF agas!
Landaj kaj fakaj filioj • www.facebook.com/IKEFporFB

Jen aktuala brazlia kanto en la brazila kolekto.

Via kontribuo estas tre grava, por ke BRAZILA KOLEKTO daŭrigu la laboron disvastigi Esperanton per brazila muziko kaj brazilan muzikon per Esperanto.