STEB invitas ankaŭ kunlabori

La ekstera mondo prijuĝas la prestiĝon de Esperanto laŭ ĝia scienca kaj teknika aplikado. Por tio estas necese koni la pli frue uzitajn fakajn esprimojn kaj parolturnojn.STEB kolektas materialon unua­vice en naturscienca tereno. Se ankaŭ vi volas uzi Esperanton en via profesio…www.eventoj.hu/steb/kaj kial kluboj de Esperanto ofte formas obstaklon al profesia uzado.www.youtube.com/watch?v=BL4miPkCUmo

Helpu disponigi pliajn instrulingvojn por esperanto12[.]net

Andreas: Per esperanto12[.]net oni povas tuj, rapide kaj efike lerni Esperanton– per krozilo smartfona kaj komputila kaj krome sen bezono registriĝi.Kiu povas helpi disponigi, kiel instrulingvojn, la bulgaran, estonan, finnan,grekan, latvan, litovan, maltan kaj rumanan? Helpantoj bonvole alklaku “Kontakto“aŭ “Aldonu lingvon” en https://esperanto12.net/

Instruantoj serĉataj por studentoj de UEC

Saluton ĉiuj, necesas 1 aŭ 2 instruantoj, Vacap-emuloj, por instrui distance al studentoj de UEC, la universitato Espoir, en Baraka, kaj al aliaj kongolandanoj. Uzi Zoom aŭ spekti videaĵojn taŭgas nur por la plej riĉaj el ili, kiuj povas aĉeti datumojn por aliri al interreto. Afrikanoj kutimas uzi Vacapon (WhatsApp).Helpos ilin bonvola instruanto preta por …

Esperanto por lingvaj rajtoj

Renato Corsetti kreis UEA-teamon pri lingvaj rajtoj ĉe www.linguistic-rights.org/eo/pri_ni kaj petas diskonigi alvokon al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvaj homaj rajtoj. Aliro al lingvoj laŭ kondiĉoj justaj, raciaj kaj nediskriminaciaj estas ŝlosilaj ebligiloj por krei malfermitan kaj plurlingvan socion, kie lingvoj povas kreski unu apud la alia. Esperanto kunkreas ĉi tiujn kondiĉojn. Tial la skipo …

Kunlabori en la teamo de Monato

Ĉu via lingvokono estas tre bona kaj ĉu vi estas precizema? Ĉu vi deziras kunlabori en la teamo de unu el la plej viglaj, legataj kaj pridiskutataj revuoj? Monato ankoraŭ serĉas personojn, kiuj pretas aliĝi al ĝia skipo de lingvaj reviziantoj. La tasko de reviziantoj estas trovi lingvajn erarojn (ekz. „la malbonan frato”) kaj komposterarojn …