Kontrollegado petata

Mari-elen’ Dezer (mhdesert.wordpress.com/contact/) skribis en MiaVivo: Bv. transsendi, disvastigi … kaj peti informojn, se tio interesas vin. Elkorajn dankojn! eo.wikipedia.org/wiki/Mateo_Maximoff Peto pri kontrollegado: Saluton al ĉiuj!De pli ol dek jaroj mi intencas traduki la romanojn de Mateo Maximoff. Li franclingve fidele priskribis la vivon kaj historion de eŭropaj tsiganoj, kaj interalie ties kulturajn apartaĵojn kaj liberigajn …

Programisto por ‘La Bazaro’ komunuma e-merkato

La nova e-merkato (“e” por esperanta kaj elektronika) La Bazaro celas doni oportunon al esperantistoj vendi siajn proprajn kreaĵojn monde, kaj tiel gajni iom da enspezo per kaj en Esperanto. Estas komunuma merkat-placo, kie altkvalitaj esperantaĵoj troveblas interrete.  La neprofitcela projekto serĉas esperantistan programiston, kiu havas sperton kun e-komercojn retejojn uzante Shopify. Estus avantaĝo, se la kandidato scipovus la programlingvojn Liquid, HTML, …

Instruantoj serĉataj por studentoj de UEC

Saluton ĉiuj, necesas 1 aŭ 2 instruantoj, Vacap-emuloj, por instrui distance al studentoj de UEC, la universitato Espoir, en Baraka, kaj al aliaj kongolandanoj. Uzi Zoom aŭ spekti videaĵojn taŭgas nur por la plej riĉaj el ili, kiuj povas aĉeti datumojn por aliri al interreto. Afrikanoj kutimas uzi Vacapon (WhatsApp).Helpos ilin bonvola instruanto preta por …

Esperanto por lingvaj rajtoj

Renato Corsetti kreis UEA-teamon pri lingvaj rajtoj ĉe www.linguistic-rights.org/eo/pri_ni kaj petas diskonigi alvokon al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvaj homaj rajtoj. Aliro al lingvoj laŭ kondiĉoj justaj, raciaj kaj nediskriminaciaj estas ŝlosilaj ebligiloj por krei malfermitan kaj plurlingvan socion, kie lingvoj povas kreski unu apud la alia. Esperanto kunkreas ĉi tiujn kondiĉojn. Tial la skipo …

Kunlabori en la teamo de Monato

Ĉu via lingvokono estas tre bona kaj ĉu vi estas precizema? Ĉu vi deziras kunlabori en la teamo de unu el la plej viglaj, legataj kaj pridiskutataj revuoj? Monato ankoraŭ serĉas personojn, kiuj pretas aliĝi al ĝia skipo de lingvaj reviziantoj. La tasko de reviziantoj estas trovi lingvajn erarojn (ekz. „la malbonan frato”) kaj komposterarojn …